2017-07-02

Oro-kolora pejzaĝo



de Osamu DAZAI

Brila kaj verda kverko sur la strando, bela oro-kolora ĉeno ligita ĉirkaŭ la arbo – Pushkin –

   Mi ne estis persono kiu bone kondutis dum mia knabeco. Tial ĉar mi turmentis la servistinon. Mi tre malamis maldiligentecon, do mi turmentis aparte pigran servistinon. Okei estis tia servistino. Se oni igis ŝin pritranĉi pomon, dum tia agado ŝi kelkfoje paŭzis. Se oni donus konsilon al ŝi, longatempe ŝi daŭrigus paŭzon rigardante tien kaj ĉi tien, kun la pomo en unu mano kaj la tranĉileto en alia mano. Ŝajnis ke ŝi havus malsupran povon pri kompreno. Mi nemalofte trovis ke ŝi staradis sen fari ion en la kuirejo. Malgraŭ ke mi ne estis matura homo, mi severe insultis, "He, Okei! la tago ne estas longa!", kvazaŭ mi estis pli maljuna, ĉar mi estis malkontenta kontraŭ ŝia konduto. Nuntempe, kiam mi rememoras tion, mi eksentas ke la tuta korpo tremegas pro la vortoj kiuj mi kutimis uzadi al ŝi, kiel se mi havas frostosenton.
   Krome, iutage mi vokis ŝin kaj transdonis mian bildlibron kiu estis plena de multe da presitaj bildoj, kiuj estis paradantaj soldatoj : surĉevaliĝantaj soldatoj, soldatoj kiuj portas standardon per la mano aŭ kiuj havas fusilon sur la dorsoj, k.t.p. Mi igis ŝin eltranĉi la bildojn per tondilo. Okei, malsaĝa servistino, apenaŭ povis eltranĉi tridek presaĵojn de tagiĝo ĝis vespero sen tagmanĝo. Tiam ŝi fortranĉis duonon de la lipharoj de la generalo, kaj detranĉis la manon de la soldato havanta fusilon. La formo de la mano estis ŝajne piedo de urso. Mi riproĉis al ŝi la kulpojn.
   Estis somero. Ŝi do ŝvitis sur la tuta korpo. La presaĵo de la soldatoj, kiujn ŝi eltranĉis, malsekaĝis per ŝvito de la manoj. Tuj kiam mi vidis tion, mi eksplodis de kolero kaj piedbatis ŝin senkonscie. Tiam ŝi laŭte ekploris tenante dekstra vanton per sia mano, kvankam mi kredis ke mi efektive piedbatis ŝin sur la dorso, kaj plorante ŝi diris, "Eĉ mia gepatroj neniam piedbatis min sur la vizaĝo ĝin nun. Mi memoros tion por eterne."  Ŝia parolo estis plena de ĝemo. Tio certe donis tre malbonan senton al mi.
   Ankaŭ poste mi ofte turmentis ŝin kvazaŭ ŝia fatalo. Tia karaktero de mi estas iom sama eĉ nuntempe. Mi ne povas elteni tian stultaĵon.

   Lastjare, mi estis ekskludata kaj estis elpelata de mia familio. Ĉi-momente mi falis en mizeran situacion. Vagante de pordo al pordo kun la larmoj kaj petante iun helpon, mi pasigis tempon vane ĉiutage. Mi apenaŭ povis akiri perspektivon ke mi perlabolos vivremegojn per mia skribado.
   Sed tamen tiam mi malsaniĝis! Dank' al kelkaj amikoj, dum la somero mi povis lui dometon, kiu staris proksime de la ŝlima maro apud la urbeto Funabashi, en la gubernio Ĉiba. Mi apenaŭ vivatenis min kun memkuirado.
   Ĉiunokte mi suferis de ŝvito kiu malsekigis mian noktoveston, sed mi devis labori. Ĉiumatene kutime trinkis nur botelo de malvarma lakto. Nur la lakto ja donis al mi senton de mia feliĉo por vivo. Mi suferis pro kapdoloro kaj mia spirito tre ellaciĝis; eĉ se mi vidis florantan oleandron en la angulo de la ĝardeno, mi ne povis senti la belecon; ĝi estis nur flagrado por mi.

   Tiutempe policisto patrolis kaj venis al mia dometo por kontroli la registron de la loĝantoj. Li estis magra kaj malaltastatura, ĉirkaŭ 40 jarojn aĝa. Komparante mian nomon en la matrikulo detale e plurfoje kun stoplobarba vizaĝo de mi, li diris, «Ho, ĉu vi ne estas la sinjorido de ...?» Lia parolo havis provincan akcenton de mia naskloko, mi do respondis arogante, «Jes! Nu, kiu vi estas?»
   La policisto, plena de rideto en sia magra buŝo, respondis al mi, «Ho! certe! Probable vi forgesis min,  sed mi estis kaleŝisto en "K", antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj.» "K" estis la nomo de mia naskoloko.
 «Kiel vi scias, mi falis en mizeron.», mi respondis al li sen rideto.
 «Negrave!», diris la policisto kun agrabla rideto. «Se vi skribas romanojn aŭ nobelojn, nur tio ja estas sukceso en via vivo, ĉu ne?»
Mi maldolĉe ridis.
 «Nu, Okei multfoje parolas pri vi.» Li diris mallaŭte.
«Okei?», mi ne rekonis tion.
 «Okei, hola, ŝia nomo! Vi eble forgesas ŝin. Ŝi estis servistino de via hejmo---»
Mi rememoris ŝin. Ho ve! Mi senkonscie ĝemis. Klinante la kapon kaj kaŭrante en la enirejo, mi klare rememoris ke antaŭ dudek jaroj mi donis malbonan konduton al la stulta servistino, tio estas humiliga situacio por mi.
 «Ĉu ŝi estas feliĉa?»
Subite levante mia kapon, mi faris la senhontan demandon. Tiutempa vizaĵo de mi certe estis vizaĵo de krimulo kun malfiera rideto ĉe la lipoj, laŭ mia memoro.
 «Jes, apenaŭ feliĉe.» la policisto agrable respondis, forviŝante ŝviton de sia frunto per naztuko, kaj diris, «Se mi ne ĝenas vin, alifoje mi volas akompani mian edzinon pro esprimi nian dankon.»
Tio surprizis min. «Ne! ne!» Mi rifuzis ĝin. Tiam la sento de humileco, kiu estas neesprimebla, atakis min kaj mia korpo tremis pro la sufero.
Sed tamen la policisto estis gaja.
 «Mi havas gefilojn. La unua filo feliĉe eklaboras en la stacidomo. Krom la filo, mi havas alian filon kaj du filinon. La plej juna filino aĝas ok jarojn kaj ekvizitas lernejon ĉi-jare. Jen ni jam povas esti trankvilaj almenaŭ kelkatempe. Ankoraŭ mia edzino penis. Mi ne scias, kiel diri... Ŝi estas iom elstara, ĉar ŝi lernis mastrumadon ĉe altklasa familio kiel la via... »
Li iom ruĝiĝis sian vizaĵon kaj ridis.
 «Okei plurfoje diris pri via famo. En sekvanta ferio, mi certe akompanos mian edzinon por esprimi dankon al vi. »
Subite lia vizaĝo fariĝis serioza kaj diris, «Estu atenta pri via sano. Do, ĝis revido! »

   Tri tagoj pasis; Maltrankvilo pri mona afero ne pri laboro okupis min. Mi ne povis resti trankvila pro zorgoj en la dometo la tutan tagon. Mi do decidis eliri al la strando. Mi tenis bambuo-bastonon en mia mano. Kiam mi malfermis la pordon, tri homoj staris tie kvazaŭ bela bildo; gepatroj kiuj portis somerajn kimonojn kaj knabino en ruĝa vesto. Ili estis la familio de Okei. Mi kriis laŭte; per tia kolera voĉo ke mi neniam eliĝis ĝis nun.
 «Ĉu vi jam venis? Ve! Hodiaŭ mi devas ekiri por afero. Bedaŭrinde, bonvole venu alian tagon.»
La knabino, ok jaroj aĝa, similis al Okei kiu iam estis servistino. La filino vidis min per stulta kaj reva rigardo.
   Mi estis malĝoja kaj tuj forkuris al la strando, antaŭ ol Okei parolos. Farĉante herbaĉojn per bambuo-bastono, mi transiris la bordo de la maro. Sen returni min, paŝon post paŝo, mi piediradis kvazaŭ mi stamfus, rekte al bazaro.

   Kion mi faris en la bazaro? Vane rigardante kaj afiŝon de kinejo kaj montrofenestron de butiko. «Fi!», mi klakis per lango. «Vi mem perdis, perdis... » murmuro de mia koro aŭdiĝis. Ve! Ne povas esti tiel. Post kiam mi skuis la tutan korpon, mi ankoraŭ ekpiediris. Povas esti ke ĉirkaŭ tri dek horoj pasis. Denove mi ekpiediris por reiri hejmen.

   Kiam mi atingis la strandon, mi haltis dum kelka tempo. Jen paca pejzaĝo antaŭe! Okei, ŝia edzo kaj ilia filino ĝojis kaj ridis, ĵetante ŝtonetojn al la maron. Ilia voĉo aŭdiĝis ĉe loko kie mi staris.
 «Sendube,» la policisto diris post energie ĵeti la ŝtoneton, «li estas tre intergenta, ĉu ne? Li faliĝos granda persono post ne longe.»
 «Kompreneble, kompreneble», ŝia voĉo fiera kaj ĝoja, «la sinjorido diferencis de aliaj homoj ekde la knaba tempo. Li ĉiam traktis eĉ malsuprajn homojn kun komplezo kaj bonvolo.»

   Mi ploris ĉitie en strato. La sento de intensa ekscito tute malaperis pro mia larmo, kiu igis min agrabla.

   Mi tute perdis. Tio estas bona. Mi do devis akcepti tion. Lia venko donos lumon ankaŭ al mia morgaŭo.

<fino>

Osamu DAZAI(1909–1948) estas unu de ĉefaj rakontistoj en Japanio en la 20a jarcento .

No comments:

Post a Comment