frosta ĉielo ...
malĝojo el fumtubo
blankete ŝvebas
ja fora fajro
nur eĥo en mallumo ...
povra fenestro
kiel kviete ...
ĉe fabriko-ruino
neĝa vualo
jen vintra korvo ...
turnante la dorson al
la blanka luno
malvarma luno
jen prilumas riveron ...
trista pasanto
No comments:
Post a Comment