2016-11-28

falo de glanoj ... hajko


or-luma eĝo
krozadas en la nuboj ...
aŭtuna leĝo


bela soleco ...
jen ŝelo de pasio
ruĝa kapsiko


falo de glanoj ...
ruliĝante fariĝas
ovo de kosmo


ni ludu kune
hej! s-ro alt-ombro ...
aŭtuna vesper'


intermiksite
pleniĝo je aŭtuno
ho! herbokampo



signo de vintro ...
matena ruĝ' el fendo
en grizaj nuboj




No comments:

Post a Comment