2016-09-29

senmova manto ... hajko



bastono-pinto ...
sen sorĉo kunvokiva
libelo venas


kelke da griloj
iel tiel ĉirpadas
ho, pluvonokto


la duonluno ...
mia ekzistado el
sonĝ-material'


lante spirante
per ŝtelmovaj flugiloj
jen papilio


senmova manto
sur la fenestro-vitro ...
ho! lunleviĝo



No comments:

Post a Comment