2015-09-30

kaptita luno ... hajko


jen fore transen
nubo kun la nuancaj ...
milda sunlumo


kiel malpeze...
jam mortinta cikado
blank-polva ventro


ĉasi tuj sian
silueton sur flako...
libelo onde


tute forgesi
en aŭtuna zefiro ...
ho! firmamento


senti aŭtunon ...
tiam mi ja rimarkas
mi estas mi mem


vento sentata
kiel papiliono ...
jen jam aŭtunas


sub elpendaĵo
krepuska araneaĵ' ...
nur unu guto


kaptita luno
en la araneaĵo...
silenta sono





No comments:

Post a Comment