2015-08-29

ho! helianto ... hajko



akvo de marĉo ...
viglaj murmurantoj
kaŝite vivas


cikado kantas ...
ne demandu ĝin kial
nur aŭskultu ĝin


matina krepusk' ...
faltoj sur la ĉielo
fore vastiĝas


ho! helianto ...
provokas la ĉielon
ringo or-flava


somera nokto ...
momente frostiĝi per
la sorĉa vorto


lace de somer' ...
zofiro ĵus karesis
la brako-haron




No comments:

Post a Comment