2014-07-02

pluva sezono ... hajko



junia vojo ...
pasanta kato havas
verdajn okulojn


jen kaŝante sin 
kato el Marso vagas ... 
ho! jam someras  


blanka magio ... 
impliki reciproke 
du papilioj



super vojeto 
du someraj estaĵoj ...
jen papilioj



pluva sezono...
vojo iĝas arĝenta
sub la ĉielo




No comments:

Post a Comment