2014-06-01

printempo ombras ... hajko



nokte perdantaj 
koloroj, sed tamen ja 
la azaleaj



punktite tien
jen rapidaj formikoj
sur la asfalta



printempo ombras ...
ĉe raspa arboŝelo
de kamforarbo



verdas ja novas
foliaro svingiĝas ...
arbo de vivo



ho, azaleo ...
lumigante la mondon 
en duon-dormo



ie troviĝas
nenie aŭ ĉie ajn ...
printempa korvo



soni ombrelon
frape pluveroj gutas ...
freŝa sezono



pace kviete
ŝvebas printempa lumo ...
sabata tago



No comments:

Post a Comment