Via
demando, ĉu la simbolo de Jatagasasu(=Yatagarasu) havas por mi
unikan signifon, estas ne facile por respondi al vi senprokraste.
Ĉar
la simbolo ne aperis en mia cerbo sekve de la profunda pensado, nek
kreiĝis el mia memoro.
Antaŭe
mi diris ke Jatagarasu estas korvo kiu aperis en japana mito, ĉu
ne?
Kiam
antikva imperiestro, Ĝimmu, antaŭis kontraŭ la malamiko al
orienten, Jatagarasu aperis super lia armeo por gvidi ilin. Dank'al
ĝi li akiris bonan rezultaton. Verŝajne Jatagarasu estis
konsiderata ne nur kiel korvo sed kiel sankta simbolo de la suna dio.
Tamen nuntempe, Jatagasasu estas nur fikcia estaĵo. Neniu kredas
tian miton, sed, povas esti, kelkaj homoj kredus la miton.
Parenteze
Japana Piedpilka Asocio(Japan Football Association) alprenas la
emblemon de la Yatagasau. Povas esti ke ili atendas bonŝancon kiun
Jatagarasu donos. Ĉu aŭ ĉu ne, mi ne scias.
Mi
tuj recivis iun respondon de twitter jene ;
Jen
ĝi.
Dum
mia promenado, ĉi dimanĉo.
Ili
akompanis min,super mia kapo, kelkajn minutojn.
ie
troviĝas
nenie
aŭ ĉie ajn ...
printempa
korvo
Fakte
la hajko estas respondo al via demando, ĉu vi rimarkis?
Ĉi-printempo
foriris en palpebruma daŭro.
Ve, bedaurinde, mi sufiĉe ne ĝuis plenan floradon de sakuroj.
Ve, bedaurinde, mi sufiĉe ne ĝuis plenan floradon de sakuroj.
Sed
nur korvo trovas ie kiel se ĝi konsolas min. Ĝi troviĝas ĉie ajn,
tie aŭ ĉi tie, kaj ĝi havas nigrajn flugilojn, disvolvante aŭ
volvante la flugilojn. De iam ĝi malaperas, kaj ĝi nepre revenos
ĉi tien.
Sed
tamen mi kaj korvo havas ne speciale intiman rilatecon.
La
korvo estas ekzistaĵo de sendependa digno.
No comments:
Post a Comment