2013-04-03

materialo por esplorado de esperanta-hajko (1)


 Jena teksto estas materialo por esplorado de esperanta-hajko. La titolo de la originala teksto, estas "Kiel skribi angla-hajkon". Susumu TAKIGUĈI verkis, Takasi ITO tradukis el la japana en esperanton.


Kiel skribi angla-hajkon

Leciono unua

Komuniku esencon de hajko al la mondo!

     Karaj ĉiuj en Japanio, saluton de malprokisima lando, Britio.
En ĉi tiu fojo mi iĝos instuisto de angla-hajko, nome hajko skribita en la angla linvo, kaj mi studu kune kun vi. Mia nomo estas Takiguĉi. 30 jaroj pasos en julio de ĉi-jaro ekde tiam, kiam mi ekloĝis en Britio. La unua leciono estas ĝenerala priskribo.
     Hajko havas longan historion kaj laŭ tempa vidpunkto jene; Ĉirkaŭ 500 jaroj pasis ekde haikai ( de kiu devenas hajko). Ĉirkaŭ 300 jaroj post morto de Baŝo, 100 jaroj post morto de Ŝiki. Dum 500 jaroj post lasta milito, la Dua Mondmilito, hajko vastiĝas tra la mondo, precipe en Nord-Ameriko. Tial "hajko de Japanino" disvolviĝas nove la "monda hajko". Ĉirkaŭ 10 jaroj pasis ekde tiam, kiam hajko iĝas la monda-hajko, kiu estas ŝatata inter pli ol 70 lingvoj, oni supozas.

     Neniu scias nombron de hajko-amantoj en la tuta mondo. Ĉar ne troviĝas la statistiko de UNo rilate al la nombro. Kaj ĝis nun neniu enketis. La rezulto de la enketo povas varii depende de tio, kiel difini la sencon de "hajko-amanto". Sekve neniu scias ĝuste nombron.  Pli ol unu miliono da hajko-amantoj troviĝas  (hajko-amantoj kiel la grandeco de miliono)  en Japanio. Kontraŭe, en aliaj landoj 1000 amantoj  aŭ maksimume 10,000.

     Laŭ alia vidpunkto, ekzemple, tri ĉefaj asocioj de hajko respektiva havas ĉirkaŭ 100,000  asocianoj en Japanio. Sed eĉ en Usono maksimume 600 aŭ 700 asocianoj, en Britio 200, en Germania aŭ en Italio estas pli malmultaj. Entute nombro de japanaj hajko-amantoj estas eksterordinaraj, nomiĝas "Super-potenco de hajko". Usono estas apenaŭ "Potenco de hajko". La aliaj estas mezaj landoj kaj malgrandaj landoj.


     Kvankam hajko furoras en la mondo. En aparta okazo de nur Japanio, tiu nombro malpliiĝas kaj prefere nun iĝas konvena. Ĝis nun japana-hajkujo ( la hajka mondo de Japanio ) estis simila al en ŝauma ekonomio, kaj nun povas reveni al la normalo.
     Laŭ esprimo de internaciaj rilatoj, Usono prenis hegemonion sur modo de hajko post la Dua Mondo-milito. Usono kaj Kanado, ( kiu havas intimajn rilatajn al Usono je lingvo kaj aliaj), formas la regnon de hajko en Nord-Ameriko. Plue Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Britio, aliaj landoj de angla-parolantoj kune partoprenas grandan angla-lingvan imperiismon, kiu disvastiĝas tra la mondo. Oni komprenas ke la forto de angla-lingvo kiel komuna -lingvo en la mondo donas grandan influon kun la potenco de Usono.

     Puŝiĝas multaj lingvoj, ekzemple la franca, la hispania , la araba kaj aliaj, kiuj estas parolata en ĉiu nacio.  Se temas pri la nombro de hajkistoj kaj pri multeco de eldonaĵo, ĝi ne estas grava. Sed angla-lingvo influas teknikojn de hajko-versado kaj eĉ la sencon. Resume usona hajko havas grandan influon sur la monda-hajkujo, kaj hajkistoj de la aliaj landoj nevole obeas ilin.

     Jen alia karakterizo pri monda hajko. Troviĝas komunikada breĉo inter Japanio kaj la mondo. La plej granda kialo estas la lingva baro. Homoj preskaŭ ne povas paroli japane en la tuta mondo. Ankaŭ japanoj ne povas skribi angla-hajkon. Jen la plej granda signifo de nia kurso.

     Verdire angla-hajko ne tiom estas malfacila, laŭ diversaj kialo. hajko de libera formo jam fariĝas en angla-lingva landoj. Kaj ĝi preskaŭ ne limiĝas je gramatiko. Nun mikro-poemo estas en furoro, kaj por tia poemo ne necesas malfacila gramatika-strukturo.

     Pli oportune, vi povas verki pli bonan angla-hajkon kiam vi estas en senĝena sento ol en streĉiteco. Tia sento ligiĝas al "karumi", kiu estas unu el la ideoj de hajko. Kaj via hajko prefere iĝas  bongusta. Eksterlandano preskaŭ ne pova kompreni la esencon de hajko. Sed nature japano povas kompreni ĝin kaj absolute havas avantaĝon super hajkado.

     Senĝene lernu hajkon en nia kurso de angla-hajko. Ni ekstudos  apartaj priskriboj ekde la venonta kurso. Unue ni traktos hajko-formon; 5-7-5, tri-verso kaj aliaj,
kaj ekde tria leciono, mi klarigos jene; sezona vorto kaj sen sezon-vorto, gvidilo por skribi la angla-hajkon, temo de sono kaj muzikeco, tabuo (kiu signifas alpermeson) rilate al angla-hajko kaj fine konkludo.
     Do, ĝis la venonta kurso!
Hodiaŭ fine mi prezentas angla-hajkon de mi.

my wachingdog...
trembing with fear
of approaching thunder

(eo)
gardo-hundo...
ektremas de teruro
por proksima tondro




No comments:

Post a Comment