2017-05-30

esto estas malplena ... hajko


printempo iras ...
neniu ja rimarkas
formikon unu


nebula luno ...
esto estas malplena
tiel murmuri


anĝeloj dancas
sur la legenda pino ...
serena majo


iranto hejmen
sube de korvo sur drat' ...
maja kunsento


floras lilio ...
kaŝite kaj spirante
apud la marĉo




2017-04-30

kontraŭ ventego ... hajko



marsanoj ridas
laŭte ha ha apude ...
ve, ŝercotago


ho! nebuleto ...
la mistero envolvas
nian urbeton


kontraŭ ventego ...
sendependa digno de
printempa korvo


nokto odora ...
jen malfermita pordo
bona sakuro!


fea arpeĝo
disĵetante ŝvebante ...
jen kolzo floras




2017-03-31

jen antikva horloĝo ... hajko



jen blanka luno ...
silente inter brancoj 
de ume-arbo


facilaj paŝoj ...
traserĉante printempon
sur promenejo


sonas sen sono
jen antikva horloĝo ...
printempa tago



printempa pluvo ...
jen sono penetranta
en la ĝardenon